Hejma paĝo / Bolivio / Transportoj de La-Pazo

Transportoj de La-Pazo


La bolivia urbo La-Pazo, oni diras, estas «urbo kiu tuŝas nubojn». La poezia figuro sonas bele, sed por vojaĝantoj ĝi estas averto. La reala ĉefurbo de Bolivio situas je alteco de 3300 ĝis 4100 metroj super marnivelo, kaj la internacia flughaveno El Alto estas je altnivelo de 4061 metroj.


Ĉi tiu estas unu el plej altaj flughavenoj de mondo, kaj se vi flugas tien de malaltaj teroj, pretiĝu por montomalsano. Malmultaj homoj kapablas elteni rapidan transiron al tiu alteco sen konsekvencoj. Tamen, la ĉefa flughaveno de Bolivio akceptas ne tro multajn flugojn: el Usono, Kolombio, Ekvatoro, Ĉilio, Peruo kaj Argentino. Distanco el centro de urbo ĝis la fluĝaveno estas 10 km. Taksio el fluĝaveno povas kosti ĉ. 60 bolivianoj, buso nur 4, sed dum pintohoroj ĝi povas esti plenplena. 
  
Transportoj de La-Pazo
Bedaŭrinde, vi ne povas veni al La-Pazo per trajno: la fervojoj de la lando malpliiĝas, sed en la urbo estas tre bela fervoja stacidomo. Ĉi tio estas vera arkitektura valoro de La-Pazo, la konstruaĵo havas horloĝan turon kun ciferplatoj sur ĉiuj kvar el ĝiaj vizaĝoj. En la konstruaĵo de la antaŭa fervoja stacidomo funkcias fervoja muzeo, kaj proksime de la platformo estas tri pasaĝeraj vagonoj kiel muzeo-ekspozicioj, en unu el ĝi estas ekipita por restoracio) .

Transportoj de La-Pazo
La plej uzebla transporto estas la buso. La ĉefa busa stacio de La-Pazo estas grandega kaj rememorigas la fervojoan stacidomon, tiun kiel ĝi estis konstruitaj en la XIX jarcento. Interese, ke la busa stacidomo estas desegnita de Gustave Eiffel, la projektisto de la Eiffel-Turo en Parizo. La plej longdistanca internacia buso foriranta el La-Pazo atingas Bonaeron, Argentino.
Transportoj de La-Pazo La-Pazo
Ĉefa publika transporto en la urbo estas busoj kaj multaj minibusoj. Ĝi haltas laŭ svingo de mano, sed veturas malrapide, ĉar La-Pazo verdire ne taŭgas por rapida veturado. Veturo en busoj kaj minibusoj kostas 2 bolivianoj (0.29 $US).

Transportoj de La-Pazo
La plej interesa kaj oportuna transportilo en La-Pazo estas telfero. Ĝi estas speco de «aera metroo», kiu permesas rapide atingi forajn punktojn de la urbo. Dek unu linioj de telfero etendiĝas super La-Pazo, ĉiu el ĝi havas sian propran «koloron»: Blanka, Ruĝa, Oranĝa, Flava, Verda, Blua kaj tiel plu. Kosto de unu veturo per telfero estas 3 bolivianoj ($ 0.43). La sola malfacilaĵo de uzado de telfero — se vi ŝanĝas liniojn, vi devas pagi 3 bolivianojn denove.

Vi ĉiam povas aldoni viajn rimarkojn letere — nur klaku kaj  tajpu!

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Japanio

Daŭras sezono de momidzi en Japanio

Kutime ni scias pri bela japana tradicio printempe renkonti floradon de arboj sakuro kaj ume. …