Hejma paĝo / Raportoj / Tunelo inter Eŭropo kaj Azio

Tunelo inter Eŭropo kaj Azio

Fervoja tunelo sub markolo Bosporo nomata «Marmaray» estas malfermita en Istanbulo.  Ĝi situas je profundo de 55 metroj kaj kunigas eŭropean kaj azian partojn de la urbo.

Nova 14-kilometra tunelo estos laŭplane parto de tuteuropea fervoja sistemo, kaj permesos transporti ĉirk. 1 miliono de pasaĝeroj jare. Veturo de unu al alia bordo de Bosporo daŭros ĉirk. 4 minutoj. Estas ankaŭ planata konstruado de dua tunelo, aŭtomobila vojo inter du bordoj de la markolo.

Antaŭ malfermo de la tunelo du bordoj de la Bosporo estis ligitaj  per du aŭtomobilaj pontoj, kaj per vasta reto de pramaj itineroj.

 

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Kontrolu ankaŭ

Ĉinio, Rusio kaj Mongolio revivigas Grandan Tean Vojon

Laŭ informo de  sekretariejo de Internacia Turisma Asocio de Granda Tea Vojo, Ĉinio, Rusio kaj …