Urumĉio – renkontejo de civilizacioj

Urumĉio — tradicie ĉine 乌鲁木齐市, estas la ĉefurbo de la Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ŝinĝjango, kiu situas norde de Tianŝano-montaro kaj dezerto Taklamakano, kaj sude de Ĝungario. La urbo distancas de maro je pli ol 2300 km sude, norde, oriente kaj okcidente. Oni povas diri, ke ĝi estas urbo, la plej malproksima de maro en la mondo. Areo de Urumĉio egalas 12000 kvadratajn kilometrojn. En la urbo loĝas 2.082 milionoj da homoj el la hana, ujgura, kazaĥa, huja, mongola kaj aliaj 44 nacioj, inter kiuj la naciaj malplimultoj konsistigas 24.6%.

babayLa naturaj riĉfontoj de Urumĉio estas abundaj. Ĝi estas nomata karboŝipo sur olea maro. La rezervokvanto de nafta skisto kaj salo superis cent milionojn da tunoj. Ankaŭ la rezervokvanto de gipso, fosforo, fero, uranio, mangano, oro kaj aliaj estas rimarkinda. Tie etendiĝas 164 kvadrataj kilometroj da altaj montoj, glaciriveroj kaj eterne neĝkovritaj lokoj, 65 mil hektaroj da kampoj, 642 mil hektaroj da naturaj herbejoj kaj 90 mil hektaroj da arbaroj. Tie kreskas 300 specoj da sovaĝaj stepaj vegetaĵoj. Krom tio tie produktiĝas ankaŭ greno, oledonaj plantoj, melonoj, fruktoj kaj lupoloj. Tie estas ankaŭ abundo da lumaj, varmaj kaj ventaj energioj. Ĉio ĉi metis firman bazon por la ekonomia disvolviĝo de la urbo en la estonteco.

Urumĉio estas ankaŭ turisma loko. Ĝi estis nepra trapasejo de la mondfama antikva Silka Vojo kaj interkruciĝo de la orienta kaj okcidenta kulturoj en la historio. Kun diversaj nacimalplimultoj ĝi havas fortajn naciajn trajtojn. Ĝi troviĝas meze de Eŭrazio kaj havas apartajn geografiajn trajtojn kaj klimatan medion.

verbludĜi estis grava loko ĉe la norda Silka Vojo en la antikveco. Dum la dinastio Tang la grava milita stratetegia loko Luntai estis proksime de ĝi. La fama poeto Cen Sen dufoje militiris tien, plurfoje atingis Luntai kaj verkis faman poemon priskribantan la belan pejzaĝon. La dinastio Qing estas grava periodo en la historio de Urumĉio. Tiam oni konstruis urbomurojn, aranĝis prefektujan administracion, kulturis kampon kaj metis garnizonon. La diversnaciaj popoloj diligente laboris tie kaj dank’ al tio la tiea produkto rapide kreskis, venis tien multe da komercistoj kaj tiam la loko estis pli prospera eĉ ol la urboj oriente de Jiayu-pasejo, tial la pozicio de Urumĉio fariĝis pli kaj pli grava. Unue la milita kaj administra centro de la orienta Ŝinĝjango translokiĝis de Barkol al Urumĉio kaj poste ĝi anstataŭis Ili, la militan kaj administran centron de Ŝinĝjango, kiu fariĝis landlima loko pro agreso de cara Rusio, kaj tial Urumĉio fariĝis la politika, milita, ekonomia kaj kultura centro de la tuta Ŝinĝjango.

Komence de la 20-a jarcento pro trafika malfacilo la ekonomio kaj kulturo de Ŝinĝjango iom post iom postiĝis. Urumĉio, kvankam daŭre ĉefurbo de la regiono, tamen restis malgranda antikva urbo. Post la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝi multe ŝanĝiĝis kaj en la pasintaj 20 jaroj ĝiaj industrio, agrikulturo kaj paŝtado disvolviĝis rapide, senprecedence prosperis ĝia komercado, ĝia konstruado atingis novan skalon kaj ĝia fizionomio komplete ŝanĝiĝis.

Panoramo de Urumĉio de monto Ĥuaŝanj

Panoramo de Urumĉio de monto Ĥuaŝanj

Kiel atingi? Pro sia geografia favoreco Ŝinĝjango estis nomata «pordo de la lando» jam en la antikveco. Ĝi najbaras al Mongolio, Rusio, Kazaĥio, Hindio kaj aliaj 4 landoj kaj havas landlimon 5600 km longan, 14 terajn kaj 2 unuaklasajn flughavenojn. Kiel ĉefurbo de la Ŝinĝjanga Ujgura Aŭtonoma Regiono, Urumĉio estas trafika nodo liganta la regionojn ambaŭflanke de Tianŝan-montaro, trafika nodo de Ŝinĝjango kaj aliaj lokoj de Ĉinio. Nun ĝi funkcias kiel grava urbo liganta Ĉinion kun okcidentaj landoj kaj fenestro por ekonomia kaj kultura interŝanĝo internacie. De ĝia flughaveno Divopu sin etendiĝas 61 ĉinaj kaj internaciaj aerlinioj.17 paroj da ĉinaj kaj internaciaj vagonaroj trairas ĝin. La trafiko en ĝi estas tre facila. Vi povas atingi Urumĉion buse el Alma-Ata kaj aliaj urboj de Kazaĥio, aviadile el ĉinaj urboj Pekino, Ŝjiano, Ĉengduo, el kazaĥia Alma-Ata kaj Astana, el ruslandaj Moskvo kaj Novosibirsko, trajne el ĉinaj urboj Pekino, Ŝjiano, Ĉengduo, el kazaĥia Alma-Ata kaj Astana. Kion vidi?

  • Monto Ĥunŝanj Monto Ĥuaŝanj(>900 m). La plej populara parko kaj ripozejo, fakta sombolo de Urumĉio en centro de urbo. En ĝi kreskas pli ol 30 mil arboj de 70 specoj. Sur la monto estas 10,5 metra pagodo de Humiligo de Drako (Zhenlongta), pavilono, monumento de Lin Zexu, nacia heroo de Ĉinio. Estas bonaspekta panoramo de urbo. desube al montopinto gvidas ŝtona ŝtuparo kun 220 ŝtupoj. Ĉe piedo de monto estas diversaj atrakcioj: parklago kun fiŝoj, rado de superrigardo, manĝejoj ktp.
  • Konfucea templo.  Ĝi estas konstruita en 1767 jaro en stilo de dinastio de  Qing.  Nun tie ĉi funkcias 5 ekspozicioj pri ĥistorio de urbo kaj la templo:Konfucea templo kulturaj relikvoj de Urumĉio, historio de konstruado de urbo,  ekspozicio de ŝtonaj platoj kaj figuroj, ekspozicio de famaj agoj de Konfuceo, ekspozicio de muzeaj kolektoj. En 1884 templo estas nomita kiel Palaco de Longviveco, ekde 1944 — Konfucea templo kaj ceremonia memorialo de Konfuceo.
  • Centra bazaro Erdaoqiao – plej granda bazaro (nomata ankaŭ Da Bazar), en kiu estas vendataj varoj de ĉiuj popoloj de Ŝinĝjano. Vespere ĉi tie prezentas sian arton popolaj ensembloj kaj  ŝnurdancistoj. Apude amasas diversstilaj manĝejoj.

Kie dormi?

Kie manĝi?

  • restoracio de «Anaso Pekina»
  • KFC, ĉe vendejo Parkson

Kie ripozi kaj amuzi?

  • Basenoj malfermitaj —  Shāyībakè distrikto, Qūbīnhé nánlù, 188 (vidalvide monto Ĥuaŝanj)
Panoramo de Urumĉio de monto Jamalik

Panoramo de Urumĉio de monto Jamalik

(La skizo estas riĉigota)

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress