Vagonoj de rusiaj fervojoj

Vojaĝante laŭ ruslandaj fervojoj vi nepre uzos aŭ kuŝlitan, aŭ kupean vagonon… Kiel ĝi aspektas? Plej liuksa vagono (1 klaso) en ruslandaj trajnoj havas nomon SV — el rusa «spalnij vagon» = «dormvagono».  En vagono estas 9 ĉeloj kun pordoj, kaj en ĉiu ĉelo estas du litoj, aŭ etaĝitaj aŭ lokitaj samnivele, tableto, ofte televidilo, personaj lumigiloj ktp. svvagon Kupea vagono (2 klaso) iom diferencas. En ĝi estas naŭ aŭ dek kupeoj:  ĉeloj kun pordoj. Ĉiu ĉelo havas 4 litojn, 2 subajn kaj 2 suprajn. Bileto en kupea vagono estas almenaŭ duoble pli multekostaj ol kuŝlitaj. Plejparte tiuj ĉi vagonoj estas klimatizigataj. plazkartvagon Unu el plej popularaj kaj amasaj (pro sia malmultekosto) tipoj de vagonoj estas kuŝlita vagono (3 klaso), aŭ ruse, plackárt. La nomo devenas de historia aldono al bileto — plackarto, kvitanco kiu permesas ekokupi certan numeritan lokon en vagono. Nun biletoj en kuŝlita vagono foje povas esti vendataj sen indiko de loko, sed pasaĝero tamen havos ĝin — la lokon indikos vagonservisto.kupevagon En kuŝlita vagono ĉeloj kun litoj ne havas pordojn, kaj en ĉiuj estas aldonaj du litoj — flankaj, post trapasejo. Ĉi tiu vagono enĥavas pli da pasaĝeroj, kaj vojaĝkondiĉoj en ĝi estas iome malpli komfortaj ol en kupea aŭ luksa vagono.  Sed se vi volas observi  normalan vivon de ruslandanoj, elektu ĝin: multaj homoj preferas vojaĝi certe en la kuŝlita vagono: pro malmulta prezo kaj ĝia etoso. Longaj distancoj, daŭra veturado en Rusio devigas pasaĝerojn pasigi tagojn en vagonoj, kie kunvojaĝantoj jam baldaŭ iĝas unu granda familio, preskaŭ parencoj… en societo de kuŝlita vagono kvazaŭ reflektas kolektiva spirito, dormanta en rusoj. Post mil kilometroj de vojaĝo ĉiuj jam konas siajn najbarojn laŭ nomoj, scias kiu veturas kien, interŝanĝas adresojn, invitas unu la alia por dividi manĝon. Kaj ne tre alta komforto jam ne gravas…

En ĉiu ĉelo estas 6 litoj por pasaĝeroj je du etaĝoj, du tabletoj, tri bretoj kaj tri ujoj (sub malsupraj litoj) por bagaĝo, du fenestroj. Superaj litoj estas numerigitaj pare, subaj litoj estas numerigitaj nepare. La numerigado de litoj en vagono iras en laŭhorloĝnadla direkto: startas laŭ liva flanko ekde enirejo, iras ĝis fino de vagono kaj revenas laŭ dekstra flanko.

Ĉiuj vagonoi havas po du necesejoj, kupeon de vagonservistoj, servkupeon (kie ili kontrolas la sistemojn de la vagono), la akvoboligilon. Novaj vagonoj povas enhavi ankaŭ duŝon, kupeon por handikapulojn kun rulseĝo.
Dum vojaĝo vagonservisto vendas teon, kafon, sukeron, mineralan akvon en boteloj kaj iun ajn intermanĝetojn pakumitajn. Laŭ via peto teo aŭ kafo povas esti donita al vi en vagonaj tasoj, aŭ por via propra pretigo.

En ĉiu vagono kutime  laboras po du vagonservistoj (en mallongaj distancoj — po unu). Ili kontrolas biletojn de pasaĝeroj, ilian siatempan eliron, boligas akvon, purigas vagonon inkluzive du nececejoj. Nomo de servisto estas indikita sur pordo de servkupeo, kaj vi povas peti lin (aŭ ŝin) pri ĉiuj viaj bezonoj, rilataj al via ekzisto en trajno —  vekigi vin antaŭ via bezonata stacio, helpi pro malsano (servisto havas bazajn medikaĵojn por unua helpo aŭ povas inviti kuraciston al trajno ĉe granda stacio), kontakti policon, se vi havas problemon kun via sekureco ktp

Kupea vagono

«Plackart»-a vagono

 

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress