Hejma paĝo / Estonio / Viru-pordoj de la Malnova Talino

Viru-pordoj de la Malnova Talino

Viru-pordoj de la Malnova Talino
Indas konatiĝi kun la Malnova Talino ekde Viru-pordoj (Viru värav) sur la Viru-strato. Iam ĉirkaŭ la urbo staris drasta ĉeno de fortikaĵoj. Surprize, ke ĝis nuna tago koserviĝis tiom multaj objektoj de ĝi: turoj, sekcioj de la muro, kaj eĉ la restaĵoj de 2 el 6 fortikaj pordegoj — Granda Mara pordo kaj la Viru-pordo.

En la mezepoko la Viru-pordo protektis enirejon en la urbo de orienta flanko. Efektive, la enira arko kaj  superporda turo estis detruitaj en 19-a jarcento, ĉar ĝi ĝenis trafikon. Sed perfekte konserviĝis antaŭpordaj gardistaj turoj de 14-a jarcento. Ĉirkaŭ cent jarojn antaŭ najbare estis konstuita la tria turo. Nun la Viru-pordon oni ofte nomas kiel «pordo de tempo» ĉar unuflanke de ĝi estas moderna Talino, kaj ĉe alia flanko etendiĝas mezepoka strato Viru, kondukanta al la placo de  Urbodomo.


La monteto apud la pordo, iam estinta parto de fortikaĵoj, nun nomiĝas Musimjagi — «Monteto de kisoj». La urba legendo asertas, ke paro, kiu kisas ĉe Musimjgi, vivos feliĉe kaj daŭre. Sur la monteto estas skulptaĵoj «Momento antaŭ la kiso» kaj «Momento post la kiso», kaj ĉe piedo ela monteto situas unu el la plej malnovaj fontanoj de Tallino, «La Knabo kun Fiŝo». Kaj proksime al la pordo de Viru tagnokte funkcias floro-merkato.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Japanio

Daŭras sezono de momidzi en Japanio

Kutime ni scias pri bela japana tradicio printempe renkonti floradon de arboj sakuro kaj ume. …