Vivanta memoro por heroo-esperantisto

kuzn0En Komi-Permana distrikto de Perma provinco lokaj deputitoj proponis doni al reloĝigita vilaĝo nomon pro la honoro de la fama sovetia esploragento Nikolaj Kuznetsov. «La nova nomo de la vilaĝo estas donata pro tio ke loĝantoj de la distrikto gardas memoron pri heroeco de la sovetia popolo en la Granda Patriota Milito – oni diris en memorando al la projekto de leĝo. — En antaŭaj tagoj de la 70-a datreveno de la Venko, nova Kuznetsova vilaĝo, nomita pro Nikolaj Kuznetsov, la legendara esploragento, sovetunia partizano, estos omaĝo al li. Nikolaj Kuznetsov loĝis en Kudimkar (ĉefurbo de la distrikto). Por honoro de li estas nomitaj strato kaj mezlernejo.»

La Heroo de Sovetunio, Nikolaj Kuznetsov naskiĝis en la vilaĝo Zirjanka de Ekaterinburga distrikto de la Perma provinco en 1911, en kamparana familio. Post sepjara lernejo li venis en Tjumeno, por lerni en Agrikulturista profesia lernejo, poste li lernis ankaŭ en Arbararista profesia lernejo en urbeto Talica. Samtempe lia hobio fariĝis studado de lingvoj kaj danke al tio li bone posedis ne nur germanan lingvon sed ankaŭ esperanto kaj aliajn lingvojn.
En Sovetunio esperanto estis tre populara ŝatokupo en 20-j jaroj de pasinta jarcento. Ne preterpaŝis ĝi ankaŭ Talica-n, kie estis malfermita lerneja grupo de esperanto-lernantoj, kiun aluĝis ankaŭ Nikolaj Kuznetsov. Li ne lasis la ŝatokupon kaj poste. En 1926 jaro en urbo Tjumeno, li partoprenis en la loka klubo de Esperanto.

Gvidanto de la klubo Georgij Besedniĥ poste rememoris: «Kolja Kuznetsov ne malbone posedis esperanton, kaj mi proponis al li esti mia asistanto en la klubo. Li estis tre ĉarma knabo. Li partoprenis en ĉiuj niaj aranĝoj, bele deklamis, ludis je harmoniko, amuzis ĉiujn kun ŝercoj, estis ekstreme inventema». Restis en memoro de liaj kunlernantoj kaj okazo kiam Nikolao venis je 7 novembro por partopreni festan paradon kun afiŝo en esperanto en manoj: «Vivu la 9 datreveno de la Granda Oktobra Revolucio».
Komence de 30-aj jaroj de XX jarcento Nikolaj laboris kiel arbara inventariisto en forsta administracio en KudimkarKuzn3. Samtempe li partoprenis en la agoj de la distrikta sekretservo por likvidi banditajn grupojn en lokaj arbaroj, kaj pruvis lian kuraĝon, kaj atentiĝis sekretservon pri li mem. Ekde 1938 jaro Kuznetsov laboris en Moskvo kiel membro de la sekurecaj servoj.

Post komenco de la Granda Patriotisma Milito Kuznetsov partoprenis esplor-diversian grupon por agi en la malamika ariero. Ekde aŭgusto de 1942 jaro li estas sendita al teritorio okupita de faŝistoj, kie en oktobro de 1942 jaro li komencis agi sub falsnomo de germana oficiro Paul Siebert, kun dokumentoj de servisto de sekreta germana polico. Nikolaj Kuznetsov efektivigas esplorantan aktivecon en urbo Rovno, komunikas kun oficiroj de la Wehrmacht, sekurecaj servoj, altaj respondeculoj de la aŭtoritatoj de okupacio, sendante informojn al partizana taĉmento.
Dum lia agado Kuznecov persone ekstermis 11 generaloj de okupacia administracio de Nazia Germanio. Kuznetsov akiris kaj redonis informon pri pretigado de la «Operacio Long Jump» — la intenco de atenco kontraŭ ĉefestroj de la «Granda Triopo» ĉe la Tehrana Konferenco.kuzn00

En decembro de 1943 jaro pro plenumado de specialaj taskoj en la ariero de naziaj invadantoj kaj pro kuraĝo kaj aŭdaco li estis ordenigita kun la Ordono de Lenin. Je la 8 marto de 1944 Nikolaj Kuznecov pereis en neegala batalo kun «banderanoj», membroj de Ukraina ribela armeo.
Je 5-a novembro de 1944 li estis postmorte premiita per titolo de la Heroo de Sovetunio. Nikolaj estis entombigita sur la Monteto de Gloro en urbo Ljvov (hodiaŭ – en Ukrainio). Jarojn poste fama sciencisto JoliotCurie skribis pri Nikolaj Kuznetsov: «Se oni demandis min, kiun mi opinias la plej potencan kaj allogan personon inter la galaksio de batalantoj kontraŭ la faŝismo, mi sendube nomigos nomon de Nikolaj Kuznetsov«

Loĝantoj de Komi-Permana distrikto konservis la memoron de lia samlandano ne nur en la nomo de la vilaĝo. En 1977 jario forstejo en urbo Kudimkar estis nomita pro la fama heroo, tiam la urbon vivizis liaj parencoj. Forstejaj laboristoj decidis ankaŭ eternigi la nomon de ilia kolego kaj samlandano, kaj elektis por tio tre nekutiman formon.
kuzn2kuzn1

Oni diras, ke komence ili difinis la estontan “surskribon” surgrunde, najbare de estonta vilaĝo, menciita bupre, en ĉirkaŭ trihektara areo, kaj poste startis arboplantadon. La arboj estis plantitaj en tri vicoj, laboristoj tre lacis, rakontas lokanoj: la grundo ĉi loke estas marĉa. Sed rezulte aperis «nomo» preskaŭ duonkilometra, kaj kun “alteco” de ĉiu litero ĉirk. 20 metroj. Kaj nun jam post 35 jaroj de iu alteco ĉiu povas vidi ĉi tiun nekutiman kaj kortuŝantan verdan «linion» de la homa memoro.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress