Viza servo de La Vojaĝo

Viza servo de La Vojaĝo estas nova esperanto-servo, kiu celas plibonigi  vojaĝojn per esperanto.

vizo

La unua paŝo survoje de disvolvigo de vojaĝoj per esperanto estas nia nova servo pri subteno de vojaĝantoj per esperanto. Ni startas de kelkaj kozoj:

Vizo de Rusio Foje obteno de la vizo estas malfacila. Ni helpos al vi ricevi invitilon al Rusio, bezonatan por viza peto kaj konsilos pri ĉiuj  enmigradaj reguliloj kaj leĝoj de Rusio, doganejaj  postuloj kaj aliaj porvojaĝaj bezonoj. Atentu, ke civitanoj de multaj landoj jam ne bezonas rusian vizon.  Senlime rajtas viziti Rusion sen vizo civitanoj de jenaj landoj: Armenio, Azerbaiĝano, Belorusio, Kazaĥstano, Kirgizio, Moldavio, Ukrainio, Uzbekistano Rajtas viziti Rusion dum 90 tagoj sen vizo civitanoj de jenaj landoj: Argentino, Bosnio-Herzegovino (krome turismo), Brazilo, Ekvadoro, Kolumbio, Makedonio, Serbio (dipl. kaj ofica pasp), Venezuelo, Ĉilio Rajtas viziti Rusion dum 30 tagoj sen vizo civitanoj de jenaj landoj: Bosnio-Herzegovino, Israelo, Kubo, Montenegro, Serbio, Tajlando, Turkio. Rajtas viziti Rusion dum 14 tagoj sen vizo civitanoj de jenaj landoj: Honkongo Legu pli: Vizaj kaj Doganejaj reguliloj de Rusio   Vizo de Mongolio

Same ni kapablas prizorgi vian obtenon de vizo de Mongolio, konsilos pri enmigradaj reguliloj, leĝoj kaj doganejaj  postuloj. Atentu, ke civitanoj de jenaj landoj ne bezonas mongolian vizon:  Ukrainio, Kazaĥio, Usono, Israelo, Honkongo, Malajzio, Singapuro.

mon-viza

 

Sube Vi povas mendi invitleteron por obteni vizon de Rusio  aŭ vizon de Mongolio

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress