Vizo kaj Doganejo de Rusio

Por vojaĝi en Rusio estas bezonata:

  • Pasporto (devas esti valida almenaŭ 6 monatoj post fino de vojaĝo)
  • Valida rusia vizo
  • Vakcinado ne estas postulata

Rusia vizo estas algluata en la pasporto de obtenanto. Sur vizo estas indikata nomo kaj familinomo de la persono obtenanta la vizon, lia pasporta numero, viza kategorio kaj dato de alveno kaj foriro. Infanoj ĝis 16 jaraĝo ne bezonas apartan vizon, se iliaj nomoj estas enmetitaj en vizo kaj pasporto de akompanantoj (gepatroj). Personoj pli ol 16-jaraĝaj, kiuj intencas resti en Rusio dum pli ol 90 tagoj, devas aldoni al vizpeto atestilon pri manko de HIV-infekto, valida je la tempo de viza peto (kutima tempo de valideco — 30 tagoj de la dato de emisio). La kialo por livero de rusia vizo povas esti turista vouĉero de vojaĝagentejo, aŭ invito de rusia organizaĵo aŭ privatulo.

Vi devas submeti vian pasporton en rusia konsulejo ( la plejparto de rusiaj konsulejoj por livero de vizo postulas prezenti la originalon de pasporto), invitilon (mendi la invitilon vi povas ĉi tie), 3-4 laŭnormajn pasportajn fotojn, kaj plenigitan formularon. Ĉiuj rusiaj konsulejoj postulas la regulojn same, sed ĉiu konsulejo rajtas ŝanĝi aŭ aldoni ion al ĉi tiuj postuloj sen antaŭa rimarko.
Antaŭ submeti dokumentojn vi bezonas konatiĝi kun postuloj de konkreta rusia konsulejo, kie vi intencas peti vizon.
Atentu, ke viza proceduro bezonas de 1 ĝis 3 tagoj, kaj foje eĉ pli de tagoj.

visarusRuslanda vizo estas permeso alveni en Rusio aŭ transiti tra Rusio kun dokumento, kiu identigas personon de alilanda civitaneco. Vizo havas formon de speciale protektita gluetikedo en pasporto, pli rare ĝi havas formon de stampo. Alilandaj civitanoj kutime rajtas eniri Rusion kaj eliri nur posedante vizon, liveritan fare de komisiita organo de ŝtato.

Vizo ne garantias eniron en teritorio de Rusio.

Vizo enhavas informon pri alilanda civitano:

Nomo kaj familinomo, naskiĝdato, sekso, civitaneco, # de pasporto, dato de livero, daŭro de valideco kaj kvanto de eniroj, daŭro de restado en Rusio, celo de vizito, dateno pri invitanto, numero de invitilo.

Vizoj diversas laŭ kvanto de eniroj. Unufoja vizo permesas unu eniron en Rusio. Vizo validas por vizito kun ĝustigitaj datoj de eniro/eliro.

Dufoja vizo permesas unu- kaj dufoja eniron.  Datoj de eniro/eliro nepre estas indikitaj.

Multfoja vizo permesas al ĝia poisedanto eniron en Rusio pli ol dufoje. Multfoja vizo estas liverata nur kun permeso de Ministerio de eksterlandaj aferoj. Por akiri miltfojan vizon oni bezonas originalon de invitilo.

Ekzistas kekaj ĉefaj kategorioj de rusia vizo.

Turista vizo — eldonata surbaze de turisma invitilo. Ĝin ricevas eksterlandanoj dezirantaj viziti Rusion por vojaĝo (viziti ekspoziciojn, kulturajn eventojn, ekskursojn kaj turisti en la lando). La vizo estas unu- aŭ dufoja, validas dum 1 monato. Vizo estas ne renovigebla.

Komerca vizo —— eldonata surbaze de komerca invito. Kutime komercaj vizoj varias laŭ celo de vizito: komerco, teknika priservado, kulturaj rilatoj, akompananta familiano. Komerca vizo validas dum 30, 90, 180 , 365 tagoj (totala longeco de restado en ĉiu duonjaro ne plias 90 tagojn). Nombro de eniroj povas esti: unu, du kaj multobla. Vizo estas ne renovigebla.

Labora vizo — multobla vizo, ne limigita por daŭro de restado en la lando kiel komerca vizo. La vizon bezonas eksterlandanoj kiuj laboras en rusiaj firmaoj. La procezo de eldono de la vizo (kolekto de dokumentaro) daŭras ĉirkaŭ 3-4 monatojn. La vizo povas esti plilongigita en Rusio.

Privata vizo — eldonata surbaze de individua invitilo, ricevita de rusia civitano en laŭleĝa maniero, tra la regiona branĉo de la Federala oficejo pri migrantoj. Validas dum 3 monatoj. Vizo estas ne renovigebla.

Transita vizo — eldonata en la rusia konsulejo por eksterlandanoj por transitaj celoj. Restado en Rusio laŭ la vizo ne povas daŭri pli ol 72 horoj. Vizo estas ne renovigebla.

Studenta vizo — eldonata surbaze de invito de rusia lernejo al eksterlandaj studentoj. La vizo povas esti plilongigita en Rusio.

Senviza eniro en Rusio, laŭlande
(listo de landoj estas renovigata)

Senlime rajtas viziti Rusion sen vizo civitanoj de jenaj landoj:

Armenio, Azerbaiĝano, Belorusio, Kazaĥstano, Kirgizio, Moldavio, Ukrainio, Uzbekistano

Rajtas viziti Rusion dum 90 tagoj sen vizo civitanoj de jenaj landoj:

Argentino, Bosnio-Herzegovino (krome turismo), Brazilio, Kolumbio, Makedonio, Serbio (dipl. kaj ofica pasp), Venezuelo, Ĉilio, Paragvajo, Peruo, Ekvadoro.  (Planata baldaŭ — Suda Koreo)

Rajtas viziti Rusion dum 30 tagoj sen vizo civitanoj de jenaj landoj:

Bosnio-Herzegovino, Israelo, Kubo, Montenegro, Serbio, Tajlando, Ekvadoro, Turkio

Rajtas viziti Rusion dum 14 tagoj sen vizo civitanoj de jenaj landoj:

Honkongo


MONO

Oni rajtas importi en Rusio sen deklaro monsumon kiu ne superas la ekvivalenton de 10000 US$. Sumo kiu superas 10000 estas nepre deklarota. Alporti monon en Rusio eblas ne nur per kontantaĵo, kaj per vojaĝĉekoj, sed ĝi ne estas vaste akceprtataj, kaj foje estas malfacile ŝanĝi ĝin je mono.

Pli ofte en Rusio oni pagas kontante aŭ per banka karto. Rublo estas sola permesata rimedo por pago en la Rusio. Laŭ rusia leĝo estas malpermesita pagi pri varoj kaj servoj en iu alia valuto. Oni povas interŝanĝi alian valuton por rubloj en bankoj kaj interŝanĝejoj. Malnovaj, trivitaj monpaperoj kaj moneroj estas ne akceptataj de plejparto de bankoj. Iuj bankoj povas akcepti  ĝin kun komisiono de 1-3% de monsumo.

Por eksporto de valuto kaj vojaĝĉekoj el Rusio estas jenaj restriktoj:

  • Ĝis 3000 U.S. dolaroj — libere
  • Ĝis 10000 U.S. dolaroj — estas bezonata doganeja deklaro, sen suplementaj dokumentoj, konfirmantaj ĝian devenon
  • Pli ol 10000 U.S. dolaroj — malpermesita, krome eksporto de antaŭe importita aŭ ĝirita en Rusio valuto.

 

VAROJ

Estas permesata libera importo de varoj kaj objektoj, kiuj ne estas destinitaj por industria aŭ komerca agado. Personoj pli ol 18 jaraĝaj rajtas libere importi ĝis 3 litroj de alkoholaĵoj (kun deklaro — ĝis 5 litroj), 50 cigaroj aŭ cigarilloj, aŭ 200 cigaredoj aŭ 250 gramoj de tabako, kaj ankaŭ varoj kaj aĵoj por propra uzado: vestoj, tualetaĵoj, juvelaĵoj, fotiloj kaj videokameraoj ktp.  La kosto de importitaj varoj ne povas esti plia ol 1500 eŭroj kun totala pezo ne pli 50 kg.
Se la totala valoro kaj pezo de la varoj superas la normojn (sed ne superas 650 mil rublojn kaj / aŭ 200 kg) estas unu indico de doganoj kaj impostoj — 30% de doganeja valoro de varoj, sed ne malpli ol 4 eŭro por 1 kg. Se la importaj varoj superas la indicon de 650 mil rubloj kaj / aŭ 200 kg, tiam ĝi suferas doganojn laŭ reguloj de internacia komerco.
Dum transito de landlimo aŭtomobile, oni povas alporti libere ĝis 20 aldonaj litroj de fuelo, krom enhavo de aŭtomobila fuelujo.

La rusia leĝo ne restriktas eksporton de alkoholaĵoj kaj tabako. Tamen oni devas atenti restriktojn de importo en celloko.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress