Vladimir, hostalo Samovar

Ĉefe

Vladimir hostalo Samovar

Kio estas «samovar«? Ĝi estas tradicia ruslanda akvoboligilo por teumado. Hostalo «Samovar» ankaŭ pretas gustumi vin per bona teo kaj esti via komforta hejmo en urbo Vladimir — antikva ĉefurbo de rusia ŝtato, urbo de riĉa popola folkloro kaj tradicioj, malnovaj preĝejoj el blanka ŝtono kaj certe famaj la Oraj pordoj. Se vi vojaĝas en Rusio, laŭ Trasiberia fervojo aŭ laŭ alia itinero, ne hezitu viziti Vladimir  kaj ĉirkaŭurbo.

logo

Situo Hostalo «Samovar» situas en centro ede urbo Vladimir, en 500 metroj de la ĉefa vidindaĵo — La Oraj Pordoj.

  • Adreso: urbo Vladimir, Kozlov tupik, 3
  • Retpoŝtio: samovarhostel@gmail.com
  • Tel: +7-900-586-01-51.
  • Retejo: http://samovarhostel.ru
  • Paĝo en socia reto VK (uzebla en e-to): https://vk.com/samovar_hostel (ruslingva paĝo)
  • Kiel atingi: se vi planas viziti nin, n rekomendas preni taksion ĉe fervoja stacidomo aŭ per telefonoj +7 4922 30-30-30, 300-300, 222-333 aŭ 600-600 (prezo de veturo de fervoja stacidomo ĝis hostalo 100-130 rubloj). Post alveno ni helpos al vi orienti vin en nia urbo.

Se vi preferas komunan transporton, uzu trolebuson#5 de haltejo ĉe fervoja stacidomo. Ankaŭ je 300 metroj de fervoja stacidomo estas buŝaltejo «Hotelo Vladimir», de tie vi povas veturi per busoj ##12, 15, 22, 25, 26, 28, 152 kaj trolebusoj ##1 aŭ 5. Veturu ĝis haltejo «Spasskaja» aŭ «Zolotie vorota» (La Oraj pordoj).

orajpordoj

La Oraj pordoj

Iru preter la Oraj pordoj direkte al strato Kozlov val, kaj poste preter muzeo «Malnova Vladimir«, poste kontrolu indikilojn sur fostoj, kiuj direktigos vin ĝuste al pordoj de nia hostalo. Iru suben laŭ ŝtona pavimo, estu atenta, vintre povas esti glitige

Ĉambroj

Lito en 8-lita ĉambro

Vladimir hostalo Samovar

En la hostalo estas du 8-litaj ĉambroj, aparte por viroj kaj por virinoj. Prezo ekde 400 rubloj. Ĉambroj estas ekipitaj per vestoŝrankoj kaj ŝlosataj kestoj por ĉiu loĝanto.

8-lita ĉambro kompleta

Prezo ekde 3400 rubloj. Kvar duetaĝaj litoj kun personaj lumigiloj, speguloj, tabloj, vestoŝrankoj kaj ŝlosataj kestoj.

Lito en 4-lita ĉambro

Vladimir hostalo Samovar
En la hostalo estas du 4-litaj ĉambroj, aparte por viroj kaj por virinoj. Prezo ekde 500 rubloj. Ĉambroj estas ekipitaj per vestoŝrankoj kaj ŝlosataj kestoj por ĉiu loĝanto.

Familia ĉambro

Vladimir hostalo Samovar
Prezo ekde 1400 rubloj. En ĉambro estas duloka lito kaj duetaĝa lito. Maksimume en ĉambro povas loĝi 4 personoj, pago kontraŭ ĉiu aldona loĝanto estas 300 rubloj. Sempage loĝas infanoj ĝis 4 jaraĝo. Infana lito ne estas disponigata.

Ĉambro kun apartaj litoj

Vladimir hostalo Samovar
Prezo ekde 1400 rubloj. Du unulokaj litoj kaj unu duetaĝa lito. Maksimume en ĉambro povas loĝi 4 personoj. En ĉambro estas personaj lumigiloj, speguloj, tabloj, vestoŝrankoj

Reguliloj

Reĝimo de enloĝiĝo /forveturo de gastejo

  • Enloĝiĝo kaj forveturo estas ebla en iu ajn tempo, 24/7. Tamen, por via komforto, ni establigis sekvan postilojn: tempo de enloĝiĝo estas 14:00, tempo de forveturo ĝis 11:00. Tiu reĝimo determinas uzadon de dormoĉambroj. Se vi alvenas pli frue aŭ forveturas pli malfrue, vi rajtas uzi komunajn areojn de la gastejo.
  • Eniro en nia hostalo estas malfermita ekde 7:00 ĝis 01:00 por sekureco de nokta ripozo de niaj gastoj. Ekde 01:00 ĝis 07:00 pordo nia estas ŝlosita. Se vi planas enloĝigi malfrue aŭ reveni en hostalo nokte, nepre avertu la gastejan serviston por enlasi vin en la hostalo. Certe, vi povas eliri el hostalo en ajna momento.

Pureco
Ĉiuj ĝuas restadon en pura ĉambro, aŭ matenmanĝon ĉe pura tablo kun pura manĝilaro. Bonvolu observi purecon de la ĉambroj kaj komunaj areoj. Lavu kuirilojn, manĝilarojn post uzado kaj ne lasi malpurajn telerojn sur tablo. En la gastejo estas malpermesite promeni en strataj ŝuoj.

Vladimir hostalo Samovar

Alkoholo kaj fumado
Nia gastejo estas areo libera de alkoholo! Estas malpermesite kunporti kaj drinki alkoholon (kaj ankaŭ drogojn kaj toksikajn substancojn) ie en la gastejo, inkluzive ĉirkaŭan areon. Ni ne akceptas gastojn en stato de alkohola aŭ narkota ebrio. En la kazo de drinkado alkoholo ĉe la gastejo tiu persono estos elloĝigita sen redono de pago. Estas malfermesita fumado en teritorio de la hostalo. Fumado eblas nur surstrate konraŭ de la hostalo.

Sekureco
Pro postuloj de sekureco de gastoj en la hostalo la administranto pravas rifuzi enloĝigon de gastoj en stato de alkohola aŭ droga ebrieco, aŭ kun evidentaj signoj de neadekvata konduto. Estas malpermesite bloki la enirpordon, la pordo ĉiam devas esti fermita. Estas malpermesite porti kaj teni en ĉambroj malvarman armilon, pafilojn kaj danĝerajn substancojn. Administrantoj de hostalo ne respondecas pri lasitaj senkontrole aŭ perditaj aĵoj. Gastoj devas sekvi regulilojn de fajrosekureco.

Vladimir hostalo Samovar

Kuirejo kaj manĝejo
Ĉiu gasto rajtas koservi aĉetitajn nutraĵojn en difinita loko (malvarmigilo, ŝranko ktp) observante kondiĉojn de konservado. Ankaŭ ni proponas al ĉiuj gastoj teon, kafon, sukeron kaj krakenojn senpage por komuna uzado. Estas malpermesite forporti el hostalo manĝilarojn. Estas malpermesite konservi difektitajn nutraĵon. Ne forgesu kunpreni viajn nurtaĵojn, se vi forveturas. Administrantoj rajtas forigi nutraĵojn konservatajn kun rompo de reguliloj.

Ekipaĵoj
Ni provizas laŭ peto gladilon kun gladtabulo, harsekigilon, lavmaŝinon. Bonvolu zorgi pri ĝi. La administrantoj ne respondecas pri difektitaj vestaĵoj ktp, bonvolu kontroli reĝimojn de gladado kaj lavado laŭ rekomendoj de produktistoj de via vestaĵo sur etikedoj.

Vladimir hostalo Samovar

Komputilo kaj Interreto
Tuta teritorio de la hostalo estas zono de uzado de senpaga Wi-Fi. Ankaŭ ni havas apartan komputilon por komuna uzado kun senpaga Interreto. Bonvolu uzu komunan komputilon konkorde al bezonoj de aliaj gastoj de nia hostalo, ne ŝaltu sonon tro laŭte, ne malhelpu al najbaroj.

Administracio de hostalo rajtas nuligi la kontrakton por loĝado kaj postuli la tujan elloĝigon de gasto el hostalo en kazo de malsekvo de la reguloj de restado en hostalo.

Servoj

 

Senpage

  • Aliĝo 24/7
  • Wi-Fi interreto
  • Komputilo por komuna uzado
  • Televidilo
  • Harsekigilo
  • Gladilo
  • Teo, kafo, krakenoj
  • Kuirejo kun kurilaro
  • Gardo de bagaĝo
  • Littolaĵo kaj viŝtuko (ŝango post 3 tagoj)
  • Vekigo laŭ peto
  • Librejo
  • Tabloludoj

Kontraŭ pago

  • Matenmanĝo
  • Transportado (Fervoja stacio – hostalo aŭ Suzdal – hostalo, Moskvo – hostalo Niĵnij Novgorod –hostalo)
  • Aldona ŝanĝo de littolaĵo
  • Lavmaŝino
  • Ekskursoj (en Suzdal, Vladimir, Bogolubovo ktp
  • Taksio
  • Kiosko kun manĝaĵoj k trinkaĵoj
  • Luado de ombrelo
  • Pantofloj
  • Bruprotektiloj individuaj
  • Rezervado de aviadilaj k fervojaj biletoj
Utilaĵoj

Ĉi tie baldaŭ vi trovos informaron pri ekskursaj opcioj el la hostalo ktp. Nun ĝi estas pretigata.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress