Vojaĝo al UK en Hanojo – parto kvina

 Prince Henry Oguinye

Tiun tagon mi finfine renkontiĝis kun mia malnova (sed ĝis nun nur koresponda) afrika amiko – Prince Henry Oguinye en Niĝerio. Ni interkonatiĝis antaŭ unu aŭ du jaroj per Interreto kaj li sufiĉe aktive partoprenas en la establita de mi grupo Esperantistoj-Ĵurnalistoj. Ĉi-foje mi alportis por li laŭvican honorarion, kio certe ĝojigis la knabon, kiu fordonis 2000 dolarojn kontraŭ tiu vojaĝo (nur por aĉeti biletojn!).

La historio de lia alveno estas tiom fascina, ke mi konsilis al li verki apartan raporton pri tio. Mi diru nur, ke unue la brava afrikano dum kelkaj monatoj atendis vizon. Poste evidentiĝis ke lia agento pagis biletojn per falsa bankokarto, do li devis reveni el flughaveno kaj aranĝi ĉion denove. Finfine la 2-an de aŭgusto li atingis Ĥo-Ĉi-Min-urbon kaj demandis: «Kie estas la kongreso?»

Kaj nur tiam li eksciis, ke Ĥo-Ĉi-Min-urbo kaj Hanojo estas du malsamaj urboj! Rezulte li traflugis ankaŭ la tutan Vjetnamion por finfine partopreni UK-on kaj postan IJK-on. Junulo vigla kaj vivoplena, flue parolanta Esperanton, li ĉiam animigis iun ajn komapanaron. Mi esperas, ke ĉi vojaĝo donis al li pliajn fortojn por daŭrigi malfacilan aferon kia estas disvastigo de la Internacia lingvo en malriĉa anglaparolanta lando.
Kunsido de IKEF

Mi ĉiam plendas pri praktika aplikado de Esperanto kaj komerco estas laŭ mi inter plej bonaj sferoj de tiu laboro. De antaŭlonga tempo mi korespondis kun s-ro Ĉielismo – verŝajne plej fama kaj sukcesa esperanto-komercisto, kiu dum 15 jaroj vivtenas sin kaj sian familion (sen konsideri kunlaborantojn) per Esperanto. Nun en lia firmao, okupiĝanta pri eksportado kaj importado, laboras interalie brazila samideano, helpanta al s-ro Ĉielismo konkeri grandegan merkaton de tiu lando.

Antaŭ ĉirkaŭ monato ĉina samideano estis elektita prezidanto de IKEF, internacia organizaĵo de esperantistoj-komercistoj, kiun li nun revivigas. Jam aperis nova retejo kaj espereble baldaŭ ĝi iĝos centro de “verda komerco”, kie homoj sukcesos trovi unu la alian kaj labori per Esperanto.

Tiun tagon en unu el haloj de la kongresejo okazis la unua post multjara interrompo kunsido de IKEF. Je mia miro estis multe da partoprenantoj, la halo estis plena. Fakte temis pri interkonatiĝo – ĉiu stariĝis kaj prezentis sin (nomo, lando, kongresa numero, okupoj). Mi ankaŭ prezentis mian kompanion TjumenNIIgiprogaz, subfirmaon de Gazpromo. Interalie mi diris, ke mia firmao produktas akvopurigajn staciojn Vodopad (eo: Akvofalo), kiuj purigas eĉ plej malpuran akvon kaj faras tion sen kemiaj reagentoj. Mi certas, ke tiu propono povas esti interesa por multaj landoj kaj mi povas garantii, ke perantoj ricevos makleraĵon je almenaŭ 3 %.

Laŭ komuna opinio la kunsido estis sufiĉe interesa kaj sukcesa. S-ro Ĉielismo proponis en sekva jaro organizi apartan kongreson de IKEF por senhaste kaj detale priparoli ĉiujn temojn interesajn por esperanto-komercistoj. Eble ĝi okazos en Barcelono (Hispanio), kie loĝas unu el gvidantoj de la asocio (legante ĉi alineon li certe korektus min same kiel dum la kunsido: “Barcelono, Katalunio – portempe ene de Hispanio”). Tiukaze partoprenantoj certe havos multe pli da tempo ol ĉi-kongrese, kiam post horo kaj duono alvenis alisekcianoj (esperantistoj-komunistoj) kaj petis nin forlasi rezervitan por ili ejon. Do komunistoj denove forpelis komercistojn – ĉu por longa tempo?

 
Libroservo

Ĉu librovermulo kiel mi povus preteratenti unu el plej gravaj allogaĵoj de la kongreso – libroservon? Unuafoje mi vizitis ĝin jam la 29-an de julio kaj nun revenis por aĉeti pliajn volumojn por mia ĉiam kreskanta persona biblioteko. Elekto estis vere malfacila, ĉar bonegaj eldonaĵoj kaj aŭtoroj estis tre multaj, sed valizo, mia povra valizo restis unusola kaj ne senlima.

Kiam mi donis al deĵoranta Ionel Oneț mian Visa, li iom ironie demandis: “Ĉu en Rusio oni ne subskribas bankokartojn?” Nu, kion diri? Ricevatne ĉi karton mi mem faris tiun demandon, sed bankoficistino respondis, ke ili fajfas pri tio, do fajfu ankaŭ mi. Mi diris samhumore: “Nu, Rusio estas aparta lando…” – “Jes, tute aparta!”, tuj komprenis min Ionel. Alia viro miris: “Ĉu vi aĉetas tion por vi mem? Aŭ por iu klubo, biblioteko?” Kompreneble por mi! Se mi aĉetus por biblioteko, mi alportus ne valizon, sed vagonon – kaj certe mi plenigus ĝin! Mi ne konsentas kun la postulo de “Verda Biblio” de Izrael Lejzerowicz: “Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin!” Ja por kio? Se ni havas normalan lingvon, do ni uzu ĝin normale – aĉetu laŭplaĉe kaj legu aĉetiton.

Sufiĉe ofte aŭdiĝas bedaŭroj pri la sorto de esperanto-literaturo kaj libro-kulturo entute. Oni diras, ke legantaro de esperanto-eldonaĵoj estas tre malgranda kaj tio ne donas eblecon al esperanto-verkistoj perlabori profesie monon, sufokas eldonadon, ktp. Lena Karpunina dediĉis al tio eseon en Beletra Almanako kaj Sten Johansson ankaŭ diris en la sama revuo nemalmulte da amaraj vortoj priaj.

Sed mi opinias, ke tio estas grava troigo. Fakte esperanta verkado kaj eldonado spertas samajn problemojn kiel ĉiu, kiu agas en sufiĉe draste limigita merkato. Dum 15 jaroj mi laboris en regiona muzeo, verkis dekojn da historiaj artikoloj, kolektis grandan bibliotekon priteman kaj mi bone scias, kiom aparta estas merkato de lokhistoriaj libroj – tre simila al tiu esperanta.

Multaj eldonejoj agadas ne ĉiam profesie, ofte ne havas merkatikajn spertojn kaj ĉiam trafas diablan rondon: malgranda eldonkvanto – altaj prezoj – malgranda aĉetantaro – malgranda eldonkvanto. Tamen mi konas sufiĉe sukcesajn eldonistojn, kiuj perlaboras certan monon je tiu kampo. Multaj eraroj de esperanto-eldonejoj videblas eĉ por neprofesiuloj: malbone aranĝitaj retejoj (se tute ekzistas), manko de daŭra kontakto kun klientaro (per sociaj retoj ks), malatento al dezajno, fasonado de eldonaĵoj entute, ktp. Feliĉe estas esceptoj, kiuj montras veran vojon al la sukceso: Mondial, FEL, Sezonoj, Impeto.

Kaj apenaŭ pravas plendantoj pri ĝenerala malemo de esperantistoj al legado. Jes, la halo de Libroservo ne estis plenplena je aĉetantoj, sed tio koncernas plejparton da nunaj librovendejoj, des pli ke temis pri nur paperaj eldonaĵoj. Kaj mi pensas ke procentaĵo de libroŝatantoj inter esperantistoj estas eĉ pli alta ol en ĝenerala alilingva publiko. Ĉu esperantistaro malmultas? Sed tio estas tute alia problemo. Kaj mi ne certas, ke tio estas problemo entute. “Prefere pli malmulte, sed pli bone”, diris Vladimir Lenin, kies statuo daŭre ornamas unu el placoj de Hanojo. Ĉi-kaze li sendube pravas.

 

La urba akcepto

Vespere okazis la solena akcepto en la urba administracio. En ĝi partoprenis nur invititoj, plejparte diversspecaj gravuloj, estroj de naciaj asocioj, ktp. Mi supozas, ke mi ricevis invitilon kiel dumviva membro – same kiel alia esperantisto, kiun mi alparolis en la buso.

La aranĝo estis vere ĝuinda. Impona halo, rondaj tabloj plenaj je manĝaĵoj, sceno sur kiu okazis speciala koncerto, salutoj de urbaj estraranoj, ktp. Ĉe mia tablo sidis interalie Prince Henry Oguinye (Niĝerio), Jérémie Sabiyumva (Burundo) kaj Jean-Bosco Malanda Lutete kun ĉarmega Pascaline Kizodisa Mbilankazi (ambaŭ el Kongo), do mi proponis tuj okazigi Afrikan kongreson, almenaŭ prove.

Ni manĝis, trinkis, drinkis, babilis, ridis, unuvorte ĝuis amikecan internacian rondon. En tiom gaja atmofero Jérémie eĉ ne rimarkis ke li manĝis helikojn kaj estis vere mirigita post mia atentigo. Ŝajne li ankoraŭ ne iĝis vjetnamo, kiuj laŭ agnosko de amuzema Kvinjo “manĝas ion ajn”.

Post la fino de la akcepto ĉiu partoprenanto ricevis belapsektan papersakon kun donacoj – bela vazo kun subskribo «Donace de la Popola Komitato de la urbo Hanojo al la kongresanoj de UK-97», metala signo kun la emblemo de Hanojo kaj impona fotoalbumo pri tiu gastigema urbo. Dankon!

 

Kabaredo 

La vespero finiĝis per gaja teatraĵo – “Kabaredo”, plenumita de Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović en jam menciita halo de la Hanoja universitato. Verŝajne multaj ĉiamaj UK-anoj jam konas ĉi prezentaĵon parkere, sed mi spektis ĝin unuafoje kaj vere ĝuis la okazaĵon.

La du profesiaj aktoroj bonege ŝercis (inkluzive pri si mem), ridis, deklamis, eĉ iom luktis unu kontraŭ la alia (ja “pacaj batalantoj” estas ankaŭ sufiĉe interbatalemaj), turnis sin al la spektantaro, elkondukis sur scenon du virinojn kaj foje mem iris suben, al sidvicoj.

Ne konsiderante min movadano, mi tamen komprenis plejmulton da aludoj kaj historioj, rekonis figurojn kaj citaĵojn. Mi ridis je tuta animo kaj vidis aliajn ridi same sincere.

Tiel finiĝis ĉi tago – plia bona tago en Vjetnamio.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

Pli de aŭtoro

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress