Vojaĝo en Ĉinio — 2014

cxinio

La Vojaĝo en Ĉinio estas planata fare de projekto La Vojaĝo kiel grupa vojaĝo laŭ la lando kun ekskursoj en indaj urboj kaj naturaj vidindaĵoj laŭvoje.  En 2012 jaro ni jam sukcese okazigis Trasiberia karavanon al Hanojo, kaj ni planas disvlvigi e-vojaĝadon.
Somere de 2014 ni turistos laŭ neofte vizitata ĉina provinco: Urumĉio kun ĉirkaŭurbo, vinberaj produktejoj kaj budhanaj kavernoj ĉe antikva Turfan, travivos en sablaj dunoj apude, grimpos sur sankta monto de taoistoj — Ĥuaŝanj, vizitos antikvan ĉefurbon de Ĉinio kaj komencan punkton de La Silka vojo — urbon Ŝiano kun ĝiaj antikvaĵoj.
Grave!!! Unuafoje: dum vojaĝo estas okazonta kurso de supervivado en dezerto, kaj poste — praktiko de supervivo en sabloj de ĉina dezerto.

 

Laŭtaga plano

10 aŭgusto (dim.) — renkonto en Urumĉio, enloĝigo, ekskurso al monto Hunŝan, interkona vespero
11 aŭgusto (lun) — ekskursoj en Urumĉio. Forveturo en Turfan buse. Enloĝigo.
12 aŭgusto (mar) — ekskursoj en Turfan. Lernejo pri supervivo en dezerto.
13 aŭgusto (mer) — ekskursoj en Turfan. Lernejo pri supervivo en dezerto.
14 aŭgusto (ĵaŭ) — forveturo al sabloj de Ŝanŝan (鄯善) por praktiki en sablo.
15 aŭgusto (ven) — forveturo trajne al Ŝiano (西安) per trajno #1044 aŭ simila (30h).
16 aŭgusto (sab) — matena alveno en Ŝiano. Enloĝigo en hostalo. Vizito al budhana monaĥejo Tiefosi.
17 aŭgusto (dim) — ekskurso al Terakota armeo. Ekskurso al antikva moskeo.
18 aŭgusto (lun) — forveturo al monto Huaŝanj. Leviĝo.
19 aŭgusto (mar) — reveno en Xian kaj forveturo al Urumĉio aŭ Turfan
20 aŭgusto (mer) — Turfan, Vinbera festivalo/ aŭ Urumĉio kaj  reveno.

Kiel atingi Ĉinion?

Se vi veturas el Eŭropo, ni proponas al vi plej malmultekostan rimedon atingi urbon Urumĉi: 1) flugo de aviadkompanio Pegasus tra Istanbulo ĝis urbo Almati, Kazaĥio, poste buse aŭ trajne ĝis Urumĉi (vidu mapon). 2) flugo de aviadkompanio Pegasus tra Istanbulo ĝis urbo Biŝkek, Kirgizio, poste buse\aŭtomobile laŭ itinero: Biŝkek — Oŝh (Kirgizio) — Kaŝgar (Ĉinio) — Urumĉi (vidu mapon). La dua varianto estas pli longa, sed civitanoj de EU ne bezonas kirgizian vizon, kaj la itinero estas ege pitoreska.
3) Vi povas malmultekoste flugi per Ryanair k.s. al Helsinko, kaj de ĝi atingi per mikrobuso St.Petersburgon (24-30$). El SPb per rekta trajno aŭ tra Jekaterinburgo ĝis Almati. Ĉi tio estas trajna vojaĝo parte laŭ Trasiberia fervojo, kaj parte laŭ Trakazaĥia fervojo.

Ankaŭ vi povas flugi ĝis MoskvoJekaterinburgo (Rusio) kaj poste atingi urbon Almati trajne.
Krome vi povas flugi rekte al Urumĉio (kun interlinea halto en Pekino), zorgu antaŭe kapti rabatojn de flugkompanioj!!!.

Enlanda transporto?

Kutime ni veturos en Ĉinio trajne kaj buse. Atentu, ke somere, dum alta turisma sezono estas sufiĉe malfacile aĉeti bezonatajn biletojn. Pro tio ni estu pretaj vojaĝi en sildokaj vagonoj. Sed ni laboras por solvi la problemon.
vidu ankaŭ: Kiel aĉeti trajnan bileton en Ĉinio

Eblaj ekskursoj?

  • Urumĉio — vidu nian skizon pri la urbo.
  • Turfan — vinbera valo kun vinproduktejoj, karizoj. Turfana depreso. Vulkano de Turfan. Kavernoj de Milo de budhoj Bezeklik, antikva urbo Gaoĉan, minareto de Emin.
  • Ŝiano — vidindaĵoj por viziti: antikva citadelo en centro de la urbo. Tambura turo. Sonorilturo. Musulmana kvartalo kun antikva moskeo en ĉina stilo. Granda kaj Malgranda pagodoj. Maŭzoleo de imperiestro Qin Shihuangdi kaj Terakota armeo.

Kiom ĝi kostos?

  • Flugo el Istanbulo ĝis Almati — kontrolu itineron de via urbo ĉe retejo de Pegasus
  • Dormbuso el Almati ĝis Urumĉi — 420-460 juanoj (egalvaloro)
  • Hostaloj en Urumĉi — MaiTian hostel: 2 lita/150 juanoj, 4 lita/60 juanoj, 6 lita/55 juanoj, 8-10 lita/45 juanoj
  • Buso el Urumĉi ĝis Turfan — 2,4 h
  • Hotelo en Turfan — ekde 50 juanoj
  • Eniro al Karezoj — 40 juanoj
  • Buso el Turfan ĝis Ŝanŝan — difinata
  • Trajno el Ŝanŝan ĝis Ŝiano — kupeo US$108-113, kuŝlito US$66-71, sildloko US$37
  • Hostalo en Ŝiano — Shuyuan International Youth Hostel: 2 lita/220 juanoj, 3-lita/240 juanoj, 4 lita/50 juanoj, 6 lita/45 juanoj,
  • Buso al Terakota armeo — 7 juanoj/unuflanke
  • Buso al monto Ĥuaŝanj — 22 juanoj
  • Eniro al monto Ĥuaŝanj — difinata

Reguliloj

1. La programo povas esti ŝanĝita laŭvole de partoprenantoj:  antaŭ starto — iel ajn, post starto — nur por plibonigo de itinero aŭ ŝparo de vanaj elspezoj de tempo kaj mono.
2. Ĉiu partoprenanto devas esti preta al vojaĝaj malfacilaĵoj. Se vi komprenas, ke vi eble ŝarĝos tutan grupon aŭ malhelpos plenumi la programon, bonvolu elekti pli facilan itineron.

Se vi intencas vojaĝi kun ni en Ĉinio kaj ekskursi laŭvoje bonvolu kontakti nin

Fotoj de
la itinero

En urbo Urumĉi

La Terakota armeo apud Ŝiano

Monto Ĥuaŝanj

 

 

 

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress