Hejma paĝo / Rusio / Vojaĝo laŭ Trasiberia fervojo

Vojaĝo laŭ Trasiberia fervojo

mskstolbPlej konata itinero turisma en Rusio estas certe Trasiberia fervojo. La 9298 km ( 4,607 mejla) longa Trasiberia fervojo estas la plej longa fervojo en la mondo.

Ĝi startas en Moskvo, trapasas nordon de eŭropea parto de Rusio, Uralon, Siberion, vastan azian parton de Rusio preter urboj Jaroslavl, Kirov, Perm, Jekaterinburg, Tjumen’, Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ulan-Ude, Ĉita, Blagoveŝĉensk, Ĥabarovsk al Vladivostoko sur la Pacifika marbordo.

Ĝi estas certe plej konata itinero turisma en Rusio. Kvankam esploroj de projektoj de la fervojo startis meze de 19a jarcento, ĝia konstruado komenciĝis en 1891 jaro. La fervojo estis malfermita por ekspluatado en 1905.
Konstruantoj de la fervojo renkontis grandegajn obstaklojn, inkluzive larĝajn riverojn, krutajn klifojn ĉirkaŭ lago Baikal, ĉiamfrostitan grundon en Orienta Siberio, ekstreman temperaturon kaj politikajn tumultojn. Tri dekok tuneloj estis tranĉitaj en montoj laŭ bordo de lago Baikal kaj konstruado de la tutrusia vojo estis kompletigita en 1917.

Modernigo de la fervojo okazis en 1930-j jaroj. Originale estis konstruita unu relvojo sed la dua estis aldonita poste kun elektrizado kiu estis entreprenita nelonge poste. Ĉi tiu longa fervojo estis ĉefa elemento en koloniado de Siberio komence de 20-a jarcento. Ĝi estas ankaŭ grava ekonomia arterio de eŭropa parto de Rusio.

Modernigo de la fervojo okazis en 1930-j jaroj. Originale estis konstruita unu relvojo sed la dua estis aldonita poste kun elektrizado kiu estis entreprenita nelonge poste. Ĉi tiu longa fervojo estis ĉefa elemento en koloniado de Siberio komence de 20-a jarcento. Ĝi estas ankaŭ grava ekonomia arterio de eŭropa parto de Lenin estas kutima monunento ĉe stacidomojRusio.

Kutime Trasiberia veturado startas en MoskvoSankt-Peterburgo. Partoprenantoj de la Karavano kunvenas en la urboj, enloĝigas la hotelojn, hostalojn kaj ekskursas en la urboj. Poste ili startos vojaĝojn en trajnoj kaj laŭvoje haltos en urboj por ekskursoj.

Dum veturado laŭ Trasiberio vi aŭskultos ĉiĉeronaĵojn pri apudaj lokoj kaj urboj kaj pri historio de konstruado la Trasiberia fervojo. Ankaŭ vi gustumos dum vojaĝo rusajn kuiraĵojn kaj nacian kuiraĵojn de aliaj popoloj de Rusio. Aparta ĝuo estos proponata al vi rusia vapora banejo — banja kun folifaskoj, kvaso (pana trinkaĵo), herba teo kun mielo kaj aliaj aldonaĵoj. Laŭbezone oni povos loĝi en tradiciaj trabaj domoj en rusia vilaĝo.

Ve, ne esperu pri renkonto kun ursoj 🙂 La bestoj estas aktuale raraj kaj neniam renkonteblaj en tramoj, busoj kaj metroo, malgraŭ ke Rusio estas supozata kiel lando, kie ursoj estas nepra parto de urba pejzaĝo… Kutime ni proponas ekskursi en Perm, Jekaterinburg, Krasnojarsk kaj certe Irkutsk kaj lago Bajkalo kun ĉirkaŭaj lokoj. Tamen vi povas plani iun ajn urbonlokon por laŭvojaj ekskursoj.

Trasiberia fervojoDum restado apud Bajkalo vojaĝantoj povos ekskursi trajne laŭ bela Ĉirkaŭbajkala fervojo aŭ ŝipe laŭ lago kun ekskurso laŭ la Ĉirkaŭbajkala fervojo. Krome estas kutime planataj ekskursoj al setlejo Arŝan kun gorĝo de rivero Kingirga kaj apuda setlejo Ĵemĉug kun banado en varmaj akvofontoj. Aparte estas aranĝebla kuracado en valo Ŝumak kun amaso de kuracantaj akvofontoj.

Post ripozo kaj ekskursoj ĉe Bajkalo vojaĝantoj veturas ĝis Vladivostoko trajne aŭ trajnebuse al Ulanbatoro — ĉefurbo de Mongolio, aŭ trajne al Ĉinio.

Kion vidi dum Trasiberia vojaĝo?

Bedarinde trajnaj vojaĝantoj kutime vidas nur pejzaĝojn el vagona fenestro kaj stacidomojn. Ĝi estas pli bone ol nenio, tamen vi povas sufiĉe riĉigi vian sperton de la vojaĝo. Ne hezitu lasi trajnon portempe kaj vizitu la provincon. Estas certo: vera Rusio ne estas en Moskvo kaj St.Peterburgo, ĝi estas en provinco! Malgraŭ ke vojaĝantoj laŭ Trasiberia fervojo kutime veturas laŭ ĝia itineto senhalte, ekde Moskvo ĝis la fina stacio, ni konsilas al vi segmentigi vian vojaĝon kaj viziti kelkajn lokojn pli daŭre ol 20-minuta trajnhalto. Kiel ni jam indikis, la ĉefa itinero de la Trasiberia fervojo trapasas laŭ jena itinero: Jaroslavl, Kirov, Perm, Jekaterinburg, Tjumen’, Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ulan-Ude, Ĉita, Blagoveŝĉensk, Ĥabarovsk al Vladivostoko. Tamen el Moskvo vi povas veturi ne al Jaroslavl (nord-oriente) sed oriente — al antikvaj rusiaj urboj Vladimir kaj Niĵnij Novgorod. El Niĵnij poste vi povas veturi laŭ via elekto aŭ al Ĉeboksari kaj Kazanj, aŭ reveni al ĉefa itinero de Trasiberio en Kirov. El Kazanj vi povas atingi ĉefan irineron en Perm aŭ en Jekaterinburg.

En Perma provinco estas tre interese viziti malnovajn urbetojn Solikamsk kun antikva preĝeja ensemblo. Ankaŭ en la provinco estas konata urbo Kungur kun sia Glaca kaverno kaj somera festivalo de aerostatoj. Najbare de ĝi estas ne tro konata, sed unika kavero Ordinskaja, kies akvumitaj koridoroj etendiĝas ĝis 4600 metroj. Apud Jekaterinburgo, en Niĵnij Tagil vojaĝantoj povas vidi faman «Madonna del Velo» (aŭ «del Popolo») de Rafaelo Santi kaj 30 pentraĵoj de itala Renesanco, aŭtune viziti ekspozicion de armiloj, proksime en urbeto Nevjansk vidi falantan turon de Nevjansk, en urbeto Irbit — bildon de flandra pentristo Petro Rubens «Konfesanta Mario Magdaleno kun fratino Marta».

Krome el Moskvo vi povas veturi al Rjazanj kaj poste al Samara, kaj el Samara veturi al Ufa, Jekaterinburgo aŭ Ĉeljabinsk. Se vi planos veturi el Ĉeljabinsk rekte al ĉefa itinero en Omsk aŭ Novosibirsk, ni atentigas vin, ke laŭvoje fervojo trapasos Kazaĥion. Por civitanoj de Rusio kaj Kazaĥio tio ne problemas, ĉar ili reciproke ne bezonas vizojn por viziti najbaran landon. Sed se via pasporto bezonas ĝin, do zorgu tion anticipe au elektu itineron laŭ Rusio.

En Krasnojarsk estas interese viziti najbarajn vidindaĵojn, ekz. «Stolbi» («Fostoj») — natura rezervejo kun pitoreskaj rokoj inter densa arbaro. Multaj el ĝi estas uzataj por varapo. Ankaŭ najbare estas bela natura parko Jergaki, masivo de montoĉenoj kun bizaraj formoj de mntopintoj kaj sovaĝa arbaro kun lagoj kaj montaj riveroj.

Ofte vojaĝantoj laŭ Trasiberia fervojo finas veturadon laŭ Trasiberio en urbo Irkutsk kie ripozas kaj vojaĝas ĉe lago Bajkalo. Dum restado apud la lago vojaĝantoj povos ekskursi trajne laŭ bela Ĉirkaŭbajkala fervojo aŭ ŝipe laŭ lago kun ekskurso laŭ la Ĉirkaŭbajkala fervojo. Post ripozo kaj ekskursoj ĉe Bajkalo vojaĝantoj trajne aŭ trajnebuse veturas al Ulanbatoro — ĉefurbo de Mongolio, aŭ trajne al Ĉinio. Certe oni povas veturi post Bajkalo ĝis fino de Trasiberia fervojo surborde de Pacifiko, en urbo Vladivostok.

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.



Legu ankaŭ

Listo de ŝtatoj de senviza eniro en Rusio

Civitanoj de multaj landoj ne bezonas rusian vizon por eniri en la Rusa Federacio por …