Vojaĝo laŭ Trasiberia fervojo

Ĉefa informo

La 9298 km ( 4,607 mejla) longa Trasiberia fervojo estas la plej longa fervojo en la mondo. Ĝi startas en Moskvo, trapasas nordon de eŭropea parto de Rusio, Uralon, Siberion, vastan azian parton de Rusio preter urboj Jaroslavl, Kirov, Perm, Jekaterinburg, Tjumen’, Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ulan-Ude, Ĉita, Blagoveŝĉensk, Ĥabarovsk al Vladivostoko sur la Pacifika marbordo.

Ĝi estas certe plej konata itinero turisma en Rusio.

Historio

Kvankam esploroj de projektoj de la fervojo startis meze de 19a jarcento, ĝia konstruado komenciĝis en 1891 jaro. La fervojo estis malfermita por ekspluatado en 1905.

Konstruado de Trasiberia fervojoKonstruantoj de la fervojo renkontis grandegajn obstaklojn, inkluzive larĝajn riverojn, krutajn klifojn ĉirkaŭ lago Baikal, ĉiamfrostitan grundon en Orienta Siberio, ekstreman temperaturon kaj politikajn tumultojn. Tri dekok tuneloj estis tranĉitaj en montoj laŭ bordo de lago Baikal kaj konstruado de la tutrusia vojo estis kompletigita en 1917.

Modernigo de la fervojo okazis en 1930-j jaroj. Originale estis konstruita unu relvojo sed la dua estis aldonita poste kun elektrizado kiu estis entreprenita nelonge poste. Ĉi tiu longa fervojo estis ĉefa elemento en koloniado de Siberio komence de 20-a jarcento. Ĝi estas ankaŭ grava ekonomia arterio de eŭropa parto de Rusio.

Vidindaĵoj

Kiel vidi iom pli?

Bedarinde trajnaj vojaĝantoj kutime vidas nur pejzaĝojn el vagona fenestro kaj stacidomojn. Ĝi estas pli bone ol nenio, tamen vi povas sufiĉe riĉigi vian sperton de la vojaĝo. Ne hezitu lasi trajnon portempe kaj vizitu la provincon.
Estas certo: vera Rusio ne estas en Moskvo kaj St.Peterburgo, ĝi estas en provinco!

Malgraŭ ke vojaĝantoj laŭ Trasiberia fervojo kutime veturas laŭ ĝia itineto senhalte,  ekde Moskvo ĝis la fina stacio, ni konsilas al vi segmentigi vian vojaĝon kaj viziti kelkajn lokojn pli daŭre ol 20-minuta trajnhalto. Kiel ni jam indikis, la ĉefa itinero de la Trasiberia fervojo trapasas laŭ jena itinero: Jaroslavl, Kirov, Perm, Jekaterinburg, Tjumen’, Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ulan-Ude, Ĉita, Blagoveŝĉensk, Ĥabarovsk al Vladivostoko. Tamen el Moskvo vi povas veturi ne al Jaroslavl (nord-oriente) sed oriente — al antikvaj rusiaj urboj Vladimir kaj Niĵnij Novgorod.  El Niĵnij poste vi povas veturi laŭ via elekto aŭ al Ĉeboksari kaj Kazanj, aŭ reveni al ĉefa itinero de Trasiberio en Kirov.
El Kazanj vi povas atingi ĉefan irineron en Perm aŭ en Jekaterinburg.

En Perma provinco estas tre interese viziti malnovajn urbetojn Solikamsk kun antikva preĝeja ensemblo. Ankaŭ en la provinco estas konata urbo Kungur kun sia Glaca kaverno kaj somera festivalo de aerostatoj.  Najbare de ĝi estas ne tro konata, sed unika kavero Ordinskaja, kies akvumitaj koridoroj etendiĝas ĝis 4600 metroj.

Apud Jekaterinburgo, en Niĵnij Tagil vojaĝantoj povas vidi faman «Madonna del Velo» (aŭ «del Popolo»)  de Rafaelo Santi kaj 30 pentraĵoj de itala Renesanco, aŭtune viziti ekspozicion de armiloj, proksime en urbeto Nevjansk vidi falantan turon de Nevjansk, en urbeto Irbit — bildon de flandra pentristo Petro Rubens «Konfesanta Mario Magdaleno kun fratino Marta».

Krome el Moskvo vi povas veturi al Rjazanj kaj poste al Samara, kaj el Samara veturi al Ufa, Jekaterinburgo aŭ Ĉeljabinsk. Se vi planos veturi el Ĉeljabinsk rekte al ĉefa itinero en Omsk aŭ Novosibirsk, ni atentigas vin, ke laŭvoje fervojo trapasos Kazaĥion. Por civitanoj de Rusio kaj Kazaĥio tio ne problemas, ĉar ili reciproke ne bezonas vizojn por viziti najbaran landon.  Sed se via pasporto bezonas ĝin, do zorgu tion anticipe au elektu itineron laŭ Rusio.

En Krasnojarsk estas interese viziti najbarajn vidindaĵojn, ekz. «Stolbi» («Fostoj») — natura rezervejo kun pitoreskaj rokoj inter densa arbaro.  Multaj el ĝi estas uzataj por varapo. Ankaŭ najbare estas bela natura parko Jergaki, masivo de montoĉenoj kun bizaraj formoj de mntopintoj kaj sovaĝa arbaro kun lagoj kaj montaj riveroj.

Lago BajkaloOfte vojaĝantoj laŭ Trasiberia fervojo finas veturadon laŭ Trasiberio en urbo Irkutsk kie ripozas kaj vojaĝas ĉe lago Bajkalo. Dum restado apud la lago vojaĝantoj povos ekskursi trajne laŭ bela Ĉirkaŭbajkala fervojo aŭ ŝipe laŭ lago kun ekskurso laŭ la Ĉirkaŭbajkala fervojo.

Post ripozo kaj ekskursoj ĉe Bajkalo vojaĝantoj trajne aŭ trajne\buse veturas al Ulanbatoro — ĉefurbo de Mongolio, aŭ trajne al Ĉinio.

Certe oni povas veturi post Bajkalo ĝis fino de Trasiberia fervojo surborde de Pacifiko, en urbo Vladivostok.

 

Kiel vojaĝi

trasibe

Kiel vojaĝi laŭ Trasiberio?

Vojaĝantoj laŭ Trasiberio kutime startas en Moskvo aŭ St. Peterburgo. Ili alvenas la urbojn, enloĝigas kaj ekskursas tie dum kelkaj tagoj. Poste ili startos vojaĝojn en trajnoj kaj laŭvoje haltos en urboj por ekskursoj.
Por trasiberiaj vojaĝantoj estas specialaj turismaj trajnoj, tre luksaj kaj tre multekostaj, vojaĝo por 1 persono en tiu ĉi trajno kostas ĉ. 4-5 mil US$.

Ankaŭ estas populare vojaĝi laŭ Trasiberio en ordinaraj pasaĝeraj trajnoj. Estas du trajnoj laŭ itinero «Moskvo — Vladivostoko». Trajno #2 estas neoficiale «ĉefa» trajno de la lando kaj havas propran nomon «Rossija («Rusio»)», ĝi startas ĉe moskva Jaroslavskij stacidomo en 13:50 lau moskva tempo kaj alvenas en Vladivostoko post 6 tagnoktoj. Ĝi veturas preter Vladimir kaj Niĵnij Novgorod.  Bileto en kupea vagono de la trajno kostas ĉirk. 530$, en kuŝlita vagono — ĉ. 297$  Vizitu virtualan konatiĝon kun la trajno ĉe retejo de Ruslandaj Fervojoj (anglalingve, 3D)

Alia trajno #100 startas en 00:35 kaj veturas ĝis fina stacio dum preskaŭ 7 horoj. Ĝi estas malpli multekosta kaj veturas preter Danilov, Jaroslavl kaj Buj. Bileto en kupeo ĝis Vladivostoko kostas ĉ. 350$., — kuŝlita vagono — ĉ.200$

Atentu: tempo en ĉiuj horaroj de Ruslandaj Fervojoj estas indikita laŭ moskva tempo!!! Tio signifas, ke vi devas aldoni ĝustigon al horara tempo por ĉiu horzono de Rusio, por ŝcii lokan tempon de alveno\starto de via trajno!

Tamen somere aĉeti biletojn por vojaĝi en tiuj ĉi trajnoj estas malfacila tasko. Trasiberia fervojo estas tre populara, kaj biletoj estas aĉetataj tre rapide. Atentu, ke biletoj por RF estas vendataj ekde 45 tagoj antaŭ starto!

Estas bona solvilo por la problemo! Ŝanĝu trajnojn dum via veturo laŭ Rusio. Tio helpos al vi pli bone konatiĝi kun loka vivo kaj vidindaĵoj, krome vi pli facile aĉetos bezonatajn biletojn. Ni proponas ekskursi en Niĵnij Novgorod, Perm, Jekaterinburg, Tomsk, Krasnojarsk, Irkutsk. Ankaŭ vi povas viziti urbojn, kiuj ne estas en ĉefa itinero de Trasiberia fervojo, tamen estas tre interesaj, ekzemple, Kazanj, Samara, Ĉeljabinsk ktp.

Trajna vivo

Dum kelkaj tagoj trasiberia trajno estos via hejmo. Do, vi rajtas scii, kiel ĝi estas aranĝigta. Unue legu skizon pri vagonoj de rusiaj fervojoj.

Kion provi dum la vojaĝo?

Certe ni donas konsilon gustumi dum vojaĝo rusajn kuiraĵojn kaj nacian kuiraĵojn de aliaj popoloj de Rusio. Aparta ĝuo estos proponata al vi rusia vapora banejo — banja kun folifaskoj, kvaso (pana trinkaĵo), herba teo kun mielo kaj aliaj aldonaĵoj. Laŭbezone oni povos loĝi en tradiciaj trabaj domoj en rusia vilaĝo.

Ve, ne esperu pri renkonto kun ursoj :) La bestoj estas aktuale raraj kaj neniam renkonteblaj en tramoj, busoj kaj metroo, malgraŭ ke Rusio estas supozata kiel lando, kie ursoj estas nepra parto de urba pejzaĝo.

Kiom ĝi kostos?

Prezoj de ĉiuj komercaj servoj, biletoj, hoteloj ktp estas tiuj, kiujn difinos mem transportaj kompanioj, hoteloj ktp. Nia tasko estas elekti por vi plej akcepteblan prezojn kaj kondiĉojn.

Nia peranta agado estas nia ŝatokupo, tial do ni ne petos ian pagon, ekskluzive tiujn okazojn, kiam plenumado de via mendo dependos de konsiderindaj elspezoj aŭ troa temporabo.

Nia servo

Kiel ni povas helpi al vi?

La Vojaĝo  pretas aranĝi grupajn kaj privatajn vojaĝojn laŭ la Trasiberia fervojo kun ekskursoj en urboj kaj naturaj vidindaĵojlaŭvoje.

La Vojaĝo agas kiel peranto, kaj foje organizanto de vojaĝoj laŭ Trasiberia fervojo. Por okazigi vian vojaĝon ni povas:

  • Fari maksimume detale planon de via vojaĝo konsiderante viajn dezirojn, interesojn, transportajn eblecojn, malpligrandigi viajn elspezojn por la vojaĝo kaj konsulti pri viziteblaj vidindaĵoj, festoj ktp.
  • Mendi aŭ aceti por vi bezonatajn loĝejojn, transporton kaj aliajn bezonatajn servojn laŭ via itinero. Tio estas grava punkro, ĉar tute ne ĉie en Rusio oni parolas en iu ajn eksterlanda lingvo. Kaj ne tutaj servoj estas reprezentitaj en Interreto. Sed ni loĝas en Rusio kaj scipovos uzi ĝin por efektivigi viajn celojn.
  • Kutime Trasiberia veturado startas en MoskvoSankt-Peterburgo. En ĉi tiuj kaj multaj aliaj urboj ni povas ekskursi k ĉiĉeroni. Krome ni povas ekskursi kaj ĉiĉeroni por vi en Mongolio kaj Ĉinio. Ankaŭ ni povas okazigi por vi mallongajn vojaĝojn aŭ restadon apud Trasiberia fervojo.
  • Civitanoj de kelkaj landoj de mondo bezonas vizon por eniro en Rusio. Laŭ via bezono ni povas aranĝi invitilon por ruslanda konsulejo. Krome ni ankaŭ araĝas invitilon por vizo de Mongolio se vi bezonos ĝin.
  • Aparte por e-grupoj: ni pretas aranĝi vojaĝon laŭ la Trasiberio en speciale luita vagono, en kiu grupo vojaĝos laŭ Trasiberio kun bezonataj urboj — la vagono estas laŭbezone kroĉigebla al diversaj trajnoj.
Fotoj
Moskvo stacidomo ĉe komenco de Trasiberia fervojoTrajno de Rusiaj FervojojbalezFervojstacio ie en RusioStacidomo de Perm


Aliĝilo

Se vi intencas vojaĝi laŭ Trasiberia fervojo kaj ekskursi laŭvoje bonvolu kontakti nin

Se vi trovis eraron, elektu ĝin kaj premu Shift + EnterKlaku ĉi tie! por sciigi nin.

La Vojaĝo © 2017 Kopirajtoj por publikitaj materialoj estas protektitaj.

Funkciigata de WordPress